Memhelpo

La ideo de memhelpo, memperfektigopersona pluevoluo - en aliaj lingvoj ekzemple angle self-helpself-improvement, france développement personnel, germane Selbsthilfe, hispane autoayuda - estas memgvidita plibonigo de la persona stato medicina, ekonomia, intelekta aŭ emocia, ofte ligita al terapia psikologiafilozofia konceptaro aplikata al si mem.

Eblas mem analizi kaj ŝanĝi sian korpan, spiritan aŭ emocian staton helpe de libroformaj, sondosieraj aŭ filmaj konsilaj gvidiloj. Sed ankaŭ eblas kunligiĝi kun aliaj homoj en simila situacio kaj engaĝiĝi en memhelpa grupo: tiaj grupoj en la industriigitaj ŝatoj ekestis pri multaj specifaj malsanoj, pri psikaj perturboj, pri lukto kontraŭ propraj dependecoj kiel ekzemple alkoholismo aŭ pri pliaj memperfektigaj procesoj. Aldone dum la dua duono de la 20-a jarcento ankaŭ ekestis forta ekonomia branĉo de memhelpaj seminarioj, prelegoj kaj grandaj eventoj, kie psikologoj aŭ aliaj terapiistoj peras memhelpajn sciojn kaj teknikojn foje al dekoj, foje al miloj da klientoj samtempe - iuj el tiuj eventoj havas plurdekojn da psikologiaj helpantoj kaj detale fiksitan programon, kiu enplektas multajn elementojn de popmuzikaj koncertoj kaj uzas mekanismojn de amasa psikologio. Aparte la terapiaj teknikoj de Neŭro-Lingvistika Programado, kies lernadon oni principe antaŭvidas en malgrandaj grupoj, ankaŭ bone transdoneblas en eventoj kun multegaj partoprenantoj.

Medicinaj memhelpaj grupoj povas konsisti el pacientoj aŭ el iliaj familianoj, povas esti gviditaj de aparte engaĝita grupano, mem paciento aŭ familiano, aŭ de profesia helpisto, ekzemple kuracisto aŭ alia terapiisto. Kontraste al individua konsilado ĉe profesia helpisto, tiaj grupoj, se bone funkciantaj, peras tre aŭtentikajn spertojn de homoj en la sama vivosituacio, povas peri amikecon kaj emocian subtenon de samsortanoj, kaj ankaŭ senton de identeco, de aparteno al la grupo, kiu povas plifaciligi la akcepton de malsano aŭ persona malhelpo, pri kiu la individuo principe malĝojas kaj koleras, sed kiu tamen ekzistas kaj bezonas atenton de la individuo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search